Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1029185 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: Ventfanfaronado

Iu riĉulo, kiu preterlasas neniun oportunan okazon por fanfaroni pri sia bonhaveco, preparas iun fojon, okaze de la morto datreveno de sia patro, grandan festenon, al kiu li volas inviti ĉiujn siajn amikojn kaj parencojn.

Li aĉetas grandan porkon kaj sin pretigas por ĝin buĉi, kiam malzorge ligita, la besto forkuras. Li serĉas ĝin ĉiuloke.

Renkontinte survoje iun nekonaton, kaj avide dezirante sciigi al tiu lasta, kio okazas en lia hejmo, la fanfaronulo lin demandas :

- Sinjoro, hodiaŭ mi celebras la mortodatrevenon de mia patro kaj mi volas buĉi unu grandan porkon, ĉar al la festeno mi intencas inviti kiel eble plej grandan nombron da parencoj kaj amikoj. Ĉu vi vidis ie mian grandan porkon?

La alia, surmetanta tute novan veston, respondas :

- De post kiam mi havis la honoron surmeti la belan veston, kiun vi vidas, fabrikitan el silko kaj vere multekostan, nenie mi vidis vian porkon.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/vetfanfaronado