Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1027484 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: Radikale

Iu malspirita edzo estas surprizita de sia edzino, ĝuste kiam li plenkontente ridas dum sia siesto. Ŝi lin vekas kaj abrupte demandas:

Kial vi ridas en via dormo?

Mi ĵus sonĝis, ke vi lasas min preni kromedzinon.

La virino kolereksplodas:

Ne eble! Kiel vi aŭdacas...?

Sed tio estas nur sonĝo, karulino mia!

Ne estas permesate fari tiajn sonĝojn.

Bone! Bone! Estonte, mi min detenos de tio!

Ne fanfaronu! Kiel mi povus scii, ĉu vi ne plu ridos?

Trovante eniun artifikon por pruvi sincerecon, la povra edzo devas ĵuri, ke neniam plu li faros sieston.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/radikale