Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1001275 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: Pli Kapabla ol sia Majstro

Tiu lernej-majstro akiris tiel grandan reputacion de mallaboremulo, ke li havis plu neniun lernanton. Iun tagon, je lia mirego, iu adoleskanto venis peti de li lecionojn.

- Nu! - diris la instruisto, tute tedita, - tial ke vi volas lerni ĉi-tie, vi iru pruntepreni unu tablon!

- Por kion fari, sinjoro?

- Por meti sur ĝi betelon kaj areknuksojn kaj prezenti vin al Konfuceo, laŭ la ritoj.

- Hm! - grumblis la junulo gratante al si la orelon. Ĉu mi povus simple min teni kvarpiede kun la oferaĵoj sur la dorso? Tio ŝparos al ni ambaŭ kaj tempon kaj penojn.

Aŭdinte tiujn vortojn, la lernej-majstro klinas sian kapon ĝis la tero antaŭ la mirjunulo:

- Amiko mia, - li diris al sia lernanto, - ĉu estas necese, ke vi prenu miajn lecionojn? Vi estas jam multe pli mallaborema, ol mi!

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/pli-kapabla-ol-sia-majstro