Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1001267 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: La Plej Kuraĝa

En malproksima angulo de fruktĝardeno, sekrete kunvenis la edzoj de la vilaĝo, famaj pro sia trocedemo antaŭ la volo de siaj edzinoj. Ĉiuj interkonsentis, ke necese estis forskui la netolereblan virinan jugon kaj, tiucele, fondi firman interhelpan asocion.

Ili estis pesantaj la meritojn de ĉiu membro por la elekto de unu prezidanto, kiam la gvatisto kriis alarmon:

La malamikinoj! Ni forsaviĝu!

Kaj ĉiuj vete forkuris... Sed, tio estis nur falsa alarmo. Reveninte al sia grava kunveno, ili vidis unu el ili trankvile sidata sur sia loko.

Jen la plej kuraĝa el ni ĉiuj; li indas esti nia prezidanto!

Ĉiuj alproksimiĝis por lin aklami. Ho ve! la bravulo estis jam mortinta pro timego.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/la-plej-kuragxa