Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1027504 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: La Mirinda Planto

La malfeliĉulo venis, lackonsumita, al iu vilaĝo; li ja nenion manĝis jam de du tagoj. La malsato inspiris al li bonan ideon. Li iris flustri de pordo al pordo:

- Mi konas mirindan planton, kapablan eĉ revivigi mortantojn! Kiu volas dividi mian sekreton?

Iu riĉulo haste invitis lin kaj oferdonis al li veran bankedon.

Post la manĝo, la gastiganto faris aludon al la planto kun mil efikoj.

Venu do kun mi, ĝi abunde kreskas en la ĉirkaŭaĵoj, asertis la viro. Kaj ĉiuj diskrete eliris. Tuj kiam li trovis sin sufiĉe malproksime de la vilaĝo, la kanajlo haltis kaj fingre montris la rizkampon:

- Jen la planto, kiu faras miraklojn.

- La rizplanto? Ĉu vi ne ŝercas?

- Tute ne! Sen la bonega rizo, kiun mi manĝis ĉe vi, mi certe mortus en ĉi-tiu horo!

Kaj la spritulo grandpaŝe forkuris.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/la-mirinda-planto