Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1050965 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: La Mesaĝo

Li posedas multe da rizejoj, sed malmulte da klereco. Iun tagon, kiam li akceptas vizitantojn, lia servisto alportas al li unu leteron:

Jen letero de la Kantonestro!

Ne kuraĝate konfesi antaŭ la ĉeestantaro, ke li ne scipovas legi, li malfaldas la paperfolion, ŝajnigas, kvazaŭ li rapide tralegus ĝin perokule, poste diras:

Venigu la mesaĝiston!

Tiu-ĉi alvenas kaj ricevas la ordonon:

Vi iru diri al Sinjoro Kantonestro, ke mi konsentas veni ĉe li post momento.

Mirkonsterniĝo! La kuriero gratas al si la orelojn kaj respekte respondas:

Mi ne scias, ĉu vi jam klare legis, kion skribis mia mastro. Li simple petas vin pruntedoni al li vian virĉevalon!

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/la-mesagxo