Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1001278 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: La Konsilantoj ne estas la Pagantoj

Iu fabrikanto de plugiloj instalas sian atelieron ĉe vojrando.

- Vi devas fabriki ilin en grandaj dimensioj, al li konsilas iu pasanto. Estos pli facile manteni ilin.

Li sekvas la konsilon. Anstataŭ lin aprobi, la dua pasanto faras dikan lipon:

- Tio estas tro granda! Oni bone plugas nur per malaltaj plugiloj kun mallonga mantenilo.

La metiisto senprokraste reduktas la dimensiojn de sia ankoraŭ ne finfarita plugilo.

- Puf! - diras la tria pasanto. Forĵetu tiun ridindan ludilon! Vi ne scias do, ke nun, por kulturebligi arbarojn, la modo estas plugi kun elefantoj? Do fabriku plugilojn adaptiĝeblajn al ilia staturo!

La fabrikanto elĉerpas sian tutan stokon da ligno por tajli elefant-plugilojn. Poste li atendas la fortunon.

Sed, li vane atendas. Neniu aĉtas liajn gigantajn pecojn. La elefantoj ŝajne estas nur trompsciigo: la ligno putriĝas, kaj liaj instrumentoj fariĝas tute taŭgaj por doni fajraĉon.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/la-konsilantoj-ne-estas-la-pagantoj