Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1019178 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: Ĝi ne estas Perdita!

Fraŭlino barkoveturis kun sia servistino. Preparante betelomaĉaĵon por sia mastrino, la senpripensulino delasis en la riveron etan kalkopoton el ĉizelita arĝento, veran juvelon. Kiam ŝi estis liberigita de sia emocio, la servistino trankvile demandis, kvazaŭ nenio grava okazinta:

Ĉu oni povas konsideri, Fraŭlino, iun objekton kiel perditan, kiam oni scias, kie ĝi troviĝas?

Kiel stulta vi estas! Certe ne!

Feliĉe! Tiam, ĝi ne estas perdita!

Kio? Kio ne estas perdita?

Via kalkopoto! Mi delasis ĝin en la akvon, sed mi bone scias, ke ĝi troviĝas ĉe la fundo de la rivero.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/gxi-ne-estas-perdita