Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1019206 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: Eraro

Diem Vuong, la reĝo de la Infero, iun tagon malsaniĝis, kiel ĉiu mortemulo. Li tuj sendis altoficulon al la mondo de la vivantoj por venigi iun kuraciston.

Oni devas elekti tiun, kiu havas plej malmulte da mortintoj en sia konsult-registro. - Rekomendis la saĝa monarko.

Kiamaniere tion scii? - demandis la sendito.

Facile! Venigu al mi tiun, kiu havas plej malmulte da koleregaj animoj vagadantaj antaŭ lia domo.

La konscienca sendito iradis de strato al strato sen trovi la raran bidon. Antaŭ la pordo de ĉiu kuracisto, amaso da animoj lamentis, petante pri repago aŭ vengo. Tial, li urĝe for-kondukis tiun, kiu havis nur unusolan fantomon antaŭ sia pordo.

Diem Vuong traktis la doktoron kun ĉiuj konsideroj ŝuldataj al ties talento. Li degnis alparoli lin:

Via escepta sukceso devas esti la frukto de longa praktiko. Ĉu jam de longe vi ekzerciĝis en via profesio?

Via Reĝa Moŝto, - respondis la kuracisto, - mi ĵus malfermis mian konsultejon tiun matenon, kaj vi estas mia dua paciento!

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/eraro