Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1001271 visitas.

Esperanto

Ridi Vjetname: Bona Lernantino

Iam antaŭe, vivis paro da junaj geedziĝantoj. La juna viro estis inteligenta, sed lia edzino estis samfoje mallerta kaj stulta. Ŝi rare tuŝis ian objekton sen ĝin difekti.

Iun tagon, aĉetinte du ĵarojn el bakita tero, ŝi ilin montris al sia edzo, esperante ke tio plaĉus al li por unu fojo en ŝia vivo.

Jen la okazo por doni al ŝi lecionon

diris al si la juna viro.

Tio vere estos damaĝo por la novaj jaroj, se ŝi estos almenaŭ liberigita de ia abomeninda kutimo ĉion frakasi.

Kaj antaŭ sia dezino, li donis al la ĵaroj du fortajn piedbatojn, kiujn ilin dissplitis.

Kion vi faris? Ĉu vi estas freneza?

Ekkriis lia edzino, tute terurita.

Mi frakasas ilin por evitigi al vi la malagrablaĵon frakasi ilin poste

respondis la edzo.

Post tiu evento, iun tagon, la juna viro sendis sian edzinon al la bazaro por aĉeti grandan fiŝon por tagmanĝo. Reveninte hejmen, ŝi montris al sia edzo la varon. Poste, ŝi kuris al lageto troviĝanta malantaŭ ilia domo kaj ĵetis en akvon la fiŝon ankoraŭ vivantan.

Kion vi faris, malfeliĉulino?

Indigne kriis la edzo.

- Estas ĝuste vi, kiu lernigis al mi tion. Mi forĵetis la fiŝon por evitigi al vi la malagrablaĵon forĵeti ĝin poste!

Kelkajn tagojn poste, ili ricevis la informon, ke iu okdekjara parenco, emerita mandareno, kiuj ili ne estis vidintaj jam de longe, baldaŭ venos vizite al ili.

Ĉu vi scias, kiel oni devas konversacii kun grandaĝaj kaj nobeltitolitaj personoj, ventkapulino?

demandis la edzo.

Ne, instruu min

respondis la edzino.

- Antaŭ tiaj respektindaj olduloj, oni devas esti tre ĝentila. Vi ekparolus, nur kiam ili vin demandus. Se ili demandus vin pri novaĵoj de via familio, necesus demandi ilin ankaŭ pri novaĵoj de iliaj familioj. Unuvorte, oni devas respondi al ĝentileco per ĝentileco, kaj eĉ superproponi. Kiam li venos, mi ŝajnigos kvazaŭ mi forestus iun momenton, kaj mi lasos vin sola por interparoli kun li dum duon-horo sed atentu! Mi min kaŝos malantaŭ la kurteno kaj klinos la orelon al viaj plej bagatelaj paroloj.

Alvenis la respektinda vizitanto. Kaj jen okazis la "turniro" de ĝentileco inter li kaj la juna dommastrino.

- Mi estas feliĉa vidi vin, mia eta nepino! Kion alte vi kreskis de post tri jaroj, dum mi ne estis vin vidinta. Mi memoras, ke mi vidis vin tute malgranda, ne pli alta ol boto.

- Ankaŭ mi estas tre feliĉa vidi vin, mia granda onklo. Vi jam keskis je pluraj futoj, de post kiam mi perdis vin el la vido. Mi memoras, ke mi konis vin, tute eta bubo, kiam vi ne estis pli alta ol mia genuo.

Kiel fartas viaj geavoj? Ili estis miaj bonaj amikoj.

Dankon! Ili fartas tre bone. Kaj viaflanke, kiel fartas viaj prapatroj! Ili estis por mi karaj kamaradoj dum miaj infanjaroj.

Kredante, ke tiu ventkapa virineto lin mistifikas, la maljuna mandareno demandas kun kolera tono:

Kie estas via edzo? Tuj voku lin al mi!

Li estas tie, malantaŭ la kurteno. Li aŭskultas, ĉu mi scias konversacii kun vi, konforme al liaj rekomendoj.

Eltiraĵo el Ridi Vjetname,
eldonita en 1981 de Fremdlingva Eldonejo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/ridi-vjetname/bona-lernantino