Esperanto
Ridi Vjetname
Jen la plej bonaj ridigaj rakontoj eltiritaj el la libreto titolita Ridi Vjetname eldonita en 1981 de Fremdlingva eldonejo.
- Bona Lernantino - Iam antaŭe, vivis paro da junaj geedziĝantoj. La juna viro estis inteligenta, sed lia edzino estis samfoje mallerta kaj stulta.
- Bubalo estas pli granda ol Muso - Tiu subprefekto vere estas la perlo el la mandarenoj ĉar neniam oni vidis lin rcevi la plej etan koruptmonon.
- Ĉampiono - Iu troŝparema maljunulo havas du filinojn, kiujn li edzinigis al du avaruloj.
- Eraro - Diem Vuong, la reĝo de la Infero, iun tagon malsaniĝis, kiel ĉiu mortemulo. Li tuj sendis altoficulon al la mondo de la vivantoj por venigi iun kuraciston.
- Eraro en Interpretado - Ĉiufoje kiam tiu eta lernanto pasas antaŭ la templo, la ŝtona statuo de la Genio haste ekstaras.
- Ĝi ne estas Perdita! - Fraŭlino barkoveturis kun sia servistino. Preparante betelomaĉaĵon por sia mastrino, la senpripensulino delasis en la riveron etan kalkopoton el ĉizelita arĝento, veran juvelon.
- Interŝanĝo - Riĉulo akceptis malnovan amikon sed pro avareco ne deziris tagmanĝi kun li. La amiko proponis solvon.
- Kato estas Kato - Iu tiel alte taksas sian katon, ke li ne povas decidiĝi nomi ĝin Kato. Li donas al ĝi la nomon Ĉielo.
- La Atestanto - Iu juna uzuristo pruntedonis ian monsumon al mizera kamparano. Pro la akumulitaj interezoj, tiu lasta trovas neebla repagi sian timindan kreditoron.
- La dioj trompitaj de Trang Quynh - En la malnova Vjetnamio, kutimo estis, ke la kandidatoj al universitataj konkursoj faru, antaŭ la tagoj de la ekzamenoj, oferadojn al la Genioj por petadi ties protekton.
- La Kato de la Reĝo kaj la Kato de la Popolo - La reĝo posedis tre belan katon. Trang Quynh havis la ideon forrabi ĝin de li.
- La Konsilantoj ne estas la Pagantoj - Iu fabrikanto de plugiloj instalas sian atelieron ĉe vojrando. - Vi devas fabriki ilin en grandaj dimensioj, al li konsilas iu pasanto.
- La Mesaĝo - Li posedas multe da rizejoj, sed malmulte da klereco. Iun tagon, kiam li akceptas vizitantojn, lia servisto alportas al li unu leteron.
- La Mirinda Planto - La malfeliĉulo venis, lackonsumita, al iu vilaĝo; li ja nenion manĝis jam de du tagoj. La malsato inspiris al li bonan ideon.
- La Persikoj de Longa Vivdaŭro - Iun fojon, la Ĉina Imperiestro oferdonis al la reĝo de Annam-o persikojn en neordinara grandeco nomitajn persikoj de longa vivdaŭro.
- La Plej Kuraĝa - En malproksima angulo de fruktĝardeno, sekrete kunvenis la edzoj de la vilaĝo, famaj pro sia trocedemo antaŭ la volo de siaj edzinoj.
- Perfekta Pigrulo - Iu maljuna riĉulo estas patro de belkreska knabino. La oldulo, kiu malemis al ĉia penado dum sia tuta vivo, ŝatas tiel multe la pigrecon, ke li rifuzas ĉiujn avantaĝajn edziĝo-proponojn, obstine deklarante, ke li konsentas doni la manon de sia filino nur al knabo pli pigra ol li.
- Pli Kapabla ol sia Majstro - Tiu lernej-majstro akiris tiel grandan reputacion de mallaboremulo, ke li havis plu neniun lernanton.
- Provo veneni la Reĝon aŭ Vojaĝo je la Kosto de la Princino - Iun fojon, de sia naskiĝ-provinco Trang Quynh iris al la ĉefurbo. La vojaĝo postulas plurajn tagojn, do kostis kare.
- Radikale - Iu malspirita edzo estas surprizita de sia edzino, ĝuste kiam li plenkontente ridas dum sia siesto.
- Sagaca Virino - Li riĉiĝas, dum lia frato pli kaj pli sinkas en mizeron. Anstataŭ veni helpe al sia pli juna frato, li festenas ĉiutage kun senĝenaj petoluloj altirigitaj de liaj malavaraĵoj.
- Vetfanfaronado - Iu riĉulo, kiu preterlasas neniun oportunan okazon por fanfaroni pri sia bonhaveco, preparas grandan festenon.
Ĉiutage, Esperanto kreskas pli kaj pli!