Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1019568 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: Truong Chi, bela kanto-voĉo

Malnovtempe unu altranga mandareno de vjetnama kortego havis belegan filinon nomiĝintan My Nuong. Ŝi loĝis en enirmalpermesita palaco troviĝinta apud riverbordo.

Ĉiutage juna fiŝisto ĵetis reton en tiu riverbranĉon por vivteni sin. Li havis belan voĉon kaj ŝatis kanti dum sia laboro. Lia voĉo estis tiel allogita, ke ĝi kortuŝis kaj fascinis My Nuong. Post ripetita aŭdado de liaj kantoj, la belulino enamiĝis je lia bela voĉo kaj certe je la kantinto ankaŭ. Kiam la fiŝisto iris kapti fiŝon en alia riverbranĉo, ŝi afliktiĝis kaj atendis lian revenon kun sopirego. Liaj kantoj ne aŭdeblis dum longa tempo kaj tio multe ĉagrenigis ŝin. Pro vane longa atendado My Nuong malsaniĝis grave.

La mandareno tre maltrankviliĝis pri la persista malsano de sia amata filino, venigis famkonatajn tradiciajn kuracistojn el la tuta lando esperante, ke ŝi baldaŭ resaniĝos. Ili donis al ŝi multajn medikamentojn, sed ŝia malsano pli kaj pli graviĝis. Ili ĉiuj devis rezigni kaj sciigis al la patro, ke lia filino suferis nekuraceblan amĉagrenon, kaj ke nur ŝia amato povus helpi al ŝia resaniĝo. Tiun rekomendon la mandareno tuj plenumis. Li ordonis al siaj servistoj serĉi la fiŝiston.

Kiam la lasta venis al la palaco, li portis konusĉapelon, kiu kaŝis sian vizaĝon. My Nuong petis lin kaj ŝia patro ordonis al li demeti la ĉapelon. Vidante lian malbelan vizaĝon, My Nuong seniluziiĝis, kaj de tiam lia silueto malaperis el ŝia koro kaj spirito.

De la momento Truong Chi vidis la belulinon, li enamiĝis en ŝin kaj eksentis kompaton al si mem pro sia malbona sorto. Li plende kantis:

Mia amo estas duonrompita en ĉi tiu vivo.
Mi esperas, ke en la sekvanta vivo ni ambaŭ ĝuos reciprokan amon.

Pro dolora suferado kaj sopirego al la belulino, li ne plu okupiĝis pri fiŝkaptado kaj liaj kantoj ne plu aŭdeblis sur la rivero. My Nuong, al kiu liaj kantoj mankis, informiĝis pri lia foresto kaj sciis, ke li jam mortis pro amĉagreno. Ege kortuŝita, ŝi konstruigis al li altan tombon. Strangaĵo okazis kiam liaj familianoj eltombigis lian ĉerkon.¹ Anstataŭ liaj ostoj ili trovis pecon da brilanta jado. El ĝi My Nuong farigis tason por konservi kiel memoraĵon.

Unutage, tuj kiam ŝi verŝis akvon en la jadan tason, la silueto de la fiŝisto ekaperis ene, kaj lia kanto-voĉo aŭdeblis kiel plendo kaj riproĉo, kaj rememorigis al My Nuong sian malesperigan amon por li. Ŝi ploris kaj ŝiaj larmoj falis en la tason, kiu tuj malaperis.

Resumis kaj Esperantigis Nguyen Thi Ngọc Lan

Notoj:

(1) Laŭ vjetnama kutimo, tri jaroj post la entombigo de la mortinto, liaj/ŝiaj familianoj eltombigas kaj enterigas la restantaj ostoj en aliloko.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/truong-chi-bela-kanto-vocxo