Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1034770 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: Tam Kam¹

Malnovtempe, neriĉaj kamparanaj geedzoj vivis feliĉe en la ĉirkaŭaĵo de Thang Long² kune kun sia ununura filino Tam. Ho ve! Ilia feliĉo ne daŭris longe, la patrino mortis kiam Tam estis tri-jaraĝa.

La patro afliktiĝis pri la fakto, ke filon li ne havis por daŭrigi la kulton de praularo³. Pro tio li reedziĝis post tri jaroj kaj ĝojis, ke sia dua edzino kondutis ĝentile al Tam. Sed li malesperis kiam sia dua filino nomita Kam naskiĝis. Ne longe poste li forpasis.

La patrino tre amis kaj dorlotis Kam. Ju pli Tam kreskiĝis, des pli bela ŝi estis, male Kam fariĝis pli kaj pli malbela. Pro tio Tam estis malamita kaj malice traktita de sia duonpatrino. Ŝi devige laboradis tuttage kiel servistino.

Iutage la patrino diris al siaj filinoj iri fiŝkapti en la rizejo, kiu abundis je kraboj, salikokoj kaj fiŝetoj, kaj promesis doni ruĝan brustotukon al tiu, kiu kaptis plej multe. Tam penadis en la kota rizejo kaj tagmeze sia naso pleniĝis. Dume ŝia mallaborema fratino preferis amuzigi sin kaptinta papiliojn kaj plukinta florojn. Nur kelkajn krabetojn ŝi kaptis. Estinte enviulino, ŝi deziris havigi al si la rekompensotan brustotukon. Tial ŝi mensoge diris al Tam:

- Mia fratino Tam, vi malpurigis vin per koto. Panjo certe riproĉos vin. Banu vin en lageto.

Sensuspekte, Tam mergiĝis en lageton. Kam haste verŝis la enhavon de ŝia naso en la sian, revenis hejmen kaj ricevis la rekompencon. Vidante sian nason malplenan, Tam komprenis la malbonan konduton de sia duonfratino kaj ekploris. Budao aperis, informiĝis pri la okazaĵo kaj diris al ŝi:

- Sekigu viajn larmojn kaj sciigu al mi ĉu restas iu fiŝo aŭ salikoko en via naso.

Tam trovis nur unu vivantan gobion.

- Loĝigu ĝin en puton kaj manĝigu ĝin ĉiutage. Voku ĝin dirante: "Gobio, gobio! Venu manĝi mian oran kaj argentan rizon. Ne manĝu la malbonan rizon kaj malvarman supon de aliulo."

Tam ĝojis havanta la gobion kiel amikon, plenumis la instrukcion de Budao. Ŝi kaŝe nutris ĝin per iom da rizo prenita el sia ĉiutaga nutroporcio. Kam malkovris ŝian sekreton kaj raportis al sia patrino. La sekvantan matenon, la lasta diris al Tam iri paŝti la bubalon sur fora kampo. Ŝi kaptis la gobion kaj kune kun sia filino manĝis ĝin kraderostitan. Kiam Tam revenis hejmen, ŝi iris tuj al la puto, vokis sian amikon, sed vidis nur sangan koagulon. Ĝian morton ŝi ploris kaj Budao tuj venis helpi ŝin dirinta:

- Serĉu la restaĵon de via fiŝo ĉe la bambua palisaro. Metu ĉion en teran vazon, kovru ĝin kaj enterigu ĝin sub via lito. Vi bezonos ĝin poste.

Tam vane serĉis la fiŝostojn. Subite koko helpe venis al ŝi:

- Kot, kot, kot! Donu al mi rizgrajnojn kaj mi helpos vin.

Danke al ĝi Tam trovis la fiŝostojn kaj plenumis la instrukcion de Budao. Unu jaro pasis, Kam tute ne laboris, manĝis bone kaj ofte promenadis elegante vestita. Tam estis la ĉionfaranto, ne manĝis ĝissate, dormis malmulte kaj vestis sin per ĉifonaĵoj.

Tiutempe paco regis en la lando kaj la rikolto estis abunda. Granda festivalo okazos en la reĝa palaco, kaj la regitoj gaje prepariĝis al ĝi. Kam elektis la plej belajn vestaĵojn por tiu okazo. Je la festivalo-tago, la duonpatrino montris al Tam grandan korbon konteninte rizon miksitan kun nesenŝeligitaj grajnoj kaj diris:

- Vi povos iri al la festivalo post kiam vi finos apartigi la du miksitajn specojn de rizo.

Tam ekploris ĉar ŝi estis tute senpova fronte al tiu neplenumebla tasko. Denove Budao aperis kaj konsilis ŝin:

- Trankviliĝu! Mi venigos la paserojn el la ĉirkaŭaĵoj por helpi vin. Ili manĝos neniun grajnon.

Fulmtuje la malfacilega taskon plenumiĝis. Budao diris al Tam elterigi la teran vazon. Kun granda surprizo kaj ĝojo ŝi trovis valoraĵojn, kiuj ebligis sin partopreni en la festivalo: belegajn vestaĵojn kaj juvelojn, paron da broditaj ŝuoj kun muntitaj safiroj kaj kaleŝon kun riĉaj ekipaĵoj. Al la reĝa palaco ŝi iris kvazaŭ princino kaj gajnis la grandan admiron de ĉiuj partoprenintoj, inkluzive tiun de siaj duon-patrino kaj -fratino.

Tempo pasis rapide. Tam intencis reveni hejmen antaŭ sia duonpatrino. Kiam ŝi trapasis la ponton, heroldoj anoncis la alvenon de la reĝo. Ŝi tiel hastis, ke ŝi faligis unu ŝuon en la riveron. Tuj poste, la akompanantaro de la reĝo alvenis. La elefanto, sur kiu la reĝo sidis, subite blekis forte kaj haltis. La reĝo sentis ion ne normalan, ordonis al siaj gardistoj esplori la riveron por malkovri la kialon. Post nelonge ili trovis eksterordinaran ŝuon, kiu strange emociigis la reĝon. Li ekpensis, ke ĝi certe apartenis al iu ĉarma junulino, kiu indis fariĝi sia edzino. Tiu penso hantis lin dum maldormado. Li ordonis al sia eŭnuko serĉi ĝian posedintinon. Kune kun gardistoj la lasta iris al ĉiu loĝejo en la ĉefurbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, sed vane. Fine li venis ĉe Tam. Kam kaj sia patrino provis la ŝuon, sed ne povis meti siajn piedojn enen. Tam timeme petis la permeson provi kaj estis kuraĝigita de la eŭnuko. Kia surprizo! La valora ŝuo perfekte adaptiĝis al sia piedeto kaj ŝi estis tuj kondukita al la reĝa palaco per palankeno. Ŝia sorto tute ŝanĝiĝis, ŝi fariĝis la ĉarma, milda kaj tre amata edzino de la reĝo kaj ĝuis plenan feliĉon.

Okaze de la datreveno de la mortotago de sia patro, la reĝino revenis al sia naskiĝvilaĝo kunportinte valorajn oferaĵojn. Kam kaj sia patrino afekte bonvenigis la reĝinon kun afableco kaj flataĵoj. Kun malica intenco la duonpatrino sugestis al la reĝino grimpi sur arekon preni belan areknuksaron por meti sur la altaron kiel oferaĵon al ŝia patro.

La lasta tute ne dubis ŝian malican intencon, ŝanĝis vestaĵojn kaj grimpis sur arekon. Ŝi apenaŭ atingis la supron de la arbo, la du virinoj hakis ĝin. Ŝi ekkriis:

- Kion vi estas faranta, mia duonpatrino?

- Mi ĉasas formikojn por ke ili ne piku vin.

La patrino kaj sia filino daŭre hakis la arbon. Post sinistra krako, ĝi falis kaj ĵetis la reĝinon en proksiman lageton, kie la viktimo longe baraktis antaŭ ol malaperi. Tuj la patrino vestis Kam per la granda tualeto de la reĝino kaj akompanis ŝin al la reĝa palaco. Ŝi mensogis al la reĝo, ke la reĝino malsaniĝis, ne povis suferi de lumo kaj devis do loĝi en malluma ĉambro.

La animo de la mortigita reĝino reenkarniĝis kiel oriolo. Ĝi flugetadis en la reĝa parko. Unutage kiam ĝi vidis serviston sekigi la mantelon de la reĝo sur bambua palisaro, ĝi atentigis lin:

- Ne sekigu la mantelon de mia edzo tiumaniere, ĉar la pintoj de la palisaro povus disŝiri ĝin.

Tiuj paroloj estis raportitaj al la reĝo, kiu atendis la alvenon de la oriolo por peti de ĝi:

- Flava oriolo, se vi estus mia edzino, venu en la manikon de mia tuniko.

La birdo obeis tuj, la reĝo karesis ĝin kaj metis ĝin en bele oran kaĝon. Sian liberan tempon li pasis apud la kaĝo, li rigardadis ĝin ame, aŭskultadis ĝiajn kantojn kun granda plezuro kaj per sia propra mano manĝigis ĝin.

Profitinte de la foresto de la reĝo, Kam kaj sia patrino tordis la kolon de la oriolo, manĝis ĝin rostitan kaj enterigis ĝiajn plumojn en dezerta ĝardeno-angulo. De tie baldaŭ aperis du persikarboj, sur kiuj estis alkroĉigita la hamako de la reĝo. Laŭ la konsilo de sia patrino, Kam faligis la du arbojn kaj farigis el iliaj trunkoj teksaparaton, kaj mensogis al la reĝo, ke ili estis elradikigitaj dum tempesto. Ĉiufoje Kam uzis la teksaparaton, ŝi aŭdis homan voĉon:

- Vi propigis al vi la edzon de via duonfratino. Ŝi elŝiros viajn okulojn.

Konsiligita de sia patrino, Kam bruligis la aparaton kaj enterigis ĝian cindron malproksime de la palaco. Persimono4 naskiĝis el la cindro kaj kreskis rapide. Maljunulino estigis sub ĝi bambuan tableton por vendi teon, tabakon, fruktojn kaj sukeraĵojn. Unu vesperon ŝi sentis bonan odoron kaj vidis ununuran frukton sur la supro de la arbo. Ŝi insiste petis:

- Mi estas maljuna kaj ne povas grimpi sur la arbon. "Ho! persimono, falu en mian sakon. Mi ne manĝos sed nur flaros vin.

La frukto falis tuj en sian sakon. Ŝi kunportis ĝin hejmen, metis ĝin sur tableton apud sia lito por ĝui ĝian parfumon. Miraklo okazis. Ĉiutage, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi trovis sian loĝejon ordigitan kaj puran. Ŝi intence malkovris la misterion. Unu matenon ŝi ŝajnigis foriri kiel kutime, sed revenis tuj, kaŝe rigardis en sian ĉambron tra la bambua palisaro kaj vidis belulinon okupiĝi pri mastrumado. Ŝi subite eniris, enbrakigis la junulinon kaj petis de ŝi klarigon.

La belulino estis Tam mem. Ŝi rakontis siajn malfeliĉon kaj sukcesajn reenkarniĝojn. Post sia morto ŝi fariĝis feino kaj estis poste sendita al la surtera mondo por servi la grandaĝulinon, kies faman virton la Ĉielo konis. La dommastrino petis al Tam gardi la homan formon kaj kunvivi kun ŝi kiel adopta filino. Tam obeis. Por sia adopta patrino ŝi starigis etan teo-budon ĉe la enirejo de la vilaĝo. Ŝiaj beleco kaj afableco baldaŭ allogis abundan klientaron.

La reĝo, kiu aŭdis la reputacion de la belulino, venis al la budo akompanita de fidinda servisto. La maljunulino alportis al li pleton de parfumita teo kaj beteloj5 bele rulitaj en la formoj de cigaredo aŭ fenikso-flugiloj. La reĝo tre emociiĝis kiam li vidis la maĉaĵojn similajn al tiuj, kiujn sia edzino preparis antaŭe. Li petis la permeson renkontiĝi kun la faranto de beteloj. Unuavide li rekonis sian edzinon kun ĝojego. Al li ŝi rakontis siajn aventurojn. La sekvantan tagon, la retrovita reĝino estis kondukita kun granda pompo al la palaco.

Kam klopode kvietigis la koleron de la gereĝoj per trompitaj paroloj, sed la reĝino tute ne kredis ŝin. Unutage Kam demandis al la unua la sekreton por fariĝi bela. La reĝino respondis:

- Estas tre simple. Havigu al vi fosaĵon por bani vin per bolanta akvo. Vi fariĝos tiel blanka kiel lakto.

Kam kaj ŝia patrino plenumis la konsilon de la reĝino kaj ambaŭ mortis. Tiel finiĝis la vivo de la du enviemaj kaj kruelaj virinoj. La virta belulino Tam ĝuis feliĉegan vivon apud sia reĝa edzo.

Esperantigis Ngọc Lan
El Vjetnamio

Notoj

  1. Tam signifas rompitaj rizo-grajnoj kaj Kam, brano. Estas la nomoj de la du duonfratinoj.
  2. Thang Long estas unu el la tri malnovaj nomoj de la ĉefurbo Hanojo de Vjetnamio.
  3. Vjetnamoj havas la tradicion esprimi sian dankemon al sia praularo okaze de jaraj datrevenoj de ilia mortotago kaj de specialaj festoj. Tiam familianoj metas oferaĵojn sur la familian altaron de praularo troviĝanta ĉe la una filo de la familio. Speciala manĝo estas preparata por la ĉeestantaj familianoj kaj tio estas la okazo por ke familianoj renkontiĝas unuj kun la aliaj. Pro tio la unua filo ludas gravan rolon por la kulto de praularo.
  4. Persimono estas flava frukto eliranta mildan kaj persistan parfumon kiun oni metas sur familian altaron kiel oferaĵon al praularo kaj mortintaj familianoj
  5. Malnovtempe en Vjetnamio gedommastroj kutime oferis al vizitintoj teon kaj specialan maĉaĵon konsistantan el peceto de areknukso kaj iomete da kalko rulita en betelo-folio en la formoj de cigaredo aŭ fenikso-flugiloj. Kvankam tiu kutimo nun ekzistas nur en vilaĝoj, la tradicio oferi betelon kaj areknuksaron al la familio de la junulino je la fianĉiĝo-tago ankoraŭ persistas kiel la simbolo de longdaŭra edzeca unio. Bv. legi la fabelon titolitan "Betelo kaj Areknukso".

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/tam-kam