Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1019604 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: Malbone akirita havaĵo neniam profitigas al la akiranto

Malnovtempe vivis du orfaj fratoj nomiĝintaj Thien (Ĉielo) kaj Dia (Tero). Ili gajnis sian vivon dungiĝante kiel plugistoj. Thien estis naturdotita de viva inteligenteco. Tial Dia diris al li:

- Ni ne vivu eterne en mizero. Vi estas inteligenta, dediĉu vin al studado, vi certe trapasos sukcese madareno-konkursojn. Mi penos sur kampoj por provizi vin per nutraĵoj. Kiam vi fariĝos altranga mandareno, ni kune ĝuos la rezulton de via peniga lernado. Se vi havos belan karieron, ne forgesu min.

Thien studadis diligente kaj bonege. Tio kuraĝigis sian fraton, kiu strebis por gajni la vivon de ambaŭ. Thien trapasis sukcese la interprovincan konkurson kaj poste la superan, kaj akiris la titolon de Unua Laŭreato. Li fariĝis altranga mandareno de la Reĝa Kortego, ĝuis kaj honoron kaj riĉecon kaj respekton. Li loĝis feliĉe en luksa konstruaĵo, en kiu abundis je servistoj.

La bonega vivo de Thien ĝojigis sian fraton. La lasta tuj forlasis sian laboron kiel dungita plugisto, vendis siajn malmultajn havaĵojn por aĉeti oferaĵojn kaj iris al sia frato Thien. Malfeliĉe por li, Thien jam forgesis sian promeson, ordonis al la gardistoj ne lasi Dia eniri en sian loĝejon. Tio ofendis kaj kolerigis Dia. Li vagadis sencele, haltis ĉe riverbordo. Li plendis pro sia malbona sorto kaj sia sendanka frato. Budao ekaperis kiel pasanto, demandis al li:

- Kial vi ploris?

Dia rakontis al Budao sian aflikton. La dua montris al li barkon, dirante:

- Ne ĉagreniĝu! Vi povos gajni vian vivon per tiu barko.

De tiam Dia fariĝis pramisto, sed lia modesta gajno ne sufiĉis por liaj etaj elspezoj. La datreveno de la mortotago de sia patro alproksimiĝis. Unu post-tagmezon, li estis kondukanta pasaĝerojn al la alia bordo, kiam vokoj aŭdiĝis. Li revenis al la bordo kaj vidis belulinon, kiu petis al li konduki ŝin al la kontraŭa bordo:

- Nokto baldaŭ venos, kaj mi havas plue longan irvojon. Ĉu vi povus helpe tranoktigi min?

Kiel Dia loĝis en pajla kabano, li nur povis oferi al sia gastino bambuan litaĉon, kaj li devis tranoktiĝi aliloke. La belulino demandis al li:

- Ĉu vi estas edziĝinto?

- Ankoraŭ ne.

- Mi edziniĝos kun vi.

Ŝiaj diroj embarasis Dia. Ŝi daŭrigis:

- Mi apartenas al la ĉiela mondo. La Ĉiela Reĝo, kiu estis informita pri via bonkoreco kaj via malfeliĉo, sendis min al la tero por alporti al vi feliĉon.

Tuj ŝi transformis lian kabanon en grandan, belan konstruaĵon, en kiu vidiĝis multaj servistoj. Okaze de la mortotago de lia patro, ŝi celebris solenan ceremonion. Tiufoje, Thien gastigis lin dece. Dia invitis lin al la ceremonio memore al ilia mortinta patro. Lia frato diris kun disdegno:

- Se vi volus, ke mi venu ĉe vi, kovru la vojon kondukantan al via loĝejo per florgarnitaj matoj.

La postulo de Thien estis tuj plenumata. Li venis ĉe Dia kun scivolemo. Li miregis vidante la riĉecon dismontritan antaŭ siaj okuloj. Speciale la beleco de la dommastrino ekcitis sian envion. Li diris al Dia:

- Mi estas preta interŝanĝi mian titolon kaj rezidejon kontraŭ viaj edzino kaj posedaĵoj.

Dia intencis rifuzi, sed detenis sin tuj, kiam sia edzino faris signon al li. Duflanka kontrakto estis starigita kaj vi certe divenas la daŭrigon de la historio.

Dia ekokupis la rezidejon de Thien. La lasta estis tute ebria kaj dormis porfunde. Kiam li vekiĝis, li trovis sin en la mizera kabano, el kiu la belulino jam malaperis. Li fariĝis pramisto. Dume Dia ekzercis la funkcion de altgrada mandareno, vivis en plezuro kaj feliĉo ĝis la fino de sia vivo.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/malbone-akirita-havajxo