Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1001673 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Princino Tien Dung (Tjen Zung)

La princino Tien Dung estis la belega filino de la tria reĝo de la dinastio Hung. Laŭlegende, ŝi estis modlita de la fingroj de feinoj. Tial ŝi estis nomita Tjen Zung, kies senco estas feina beleco, kaj estis la plej amita kaj dorlotita infano de la reĝo, kiu cedis al ĉiuj ŝiaj deziroj. Tamen ŝi havis ununuran deziron, kiu estis vojaĝi tra la tuta lando, kaj la reĝo konstruigis por ŝi belan ŝipon.

Ĉiujare, kiam somero venis, la princino ekvojaĝis kaj revenis al la reĝa palaco kiam migrantaj birdoj venis el nordo. Fojfoje ŝia ŝipo malfruiĝis survoje kaj tio maltrankviligis la reĝon. Je ŝia dekoka aĝo, venis princoj el najbaraj landoj peti ŝian manon. Sed ŝi firme rifuzis, dirante al la reĝo:

- Respektata patro, mi ne volas edziniĝi.

Je la sama epoko, unu fiŝkaptisto vivis en Cu Sa kune kun sia filo Cu Dong Tu. Ili loĝis mizere en kabanaĉo sur la riverbordo, sed tute ne plendis pri sia sorto.

Unu tagon, dum ili estis kaptantaj fiŝon, sia kabano ekbruliĝis kaj la flamoj bruligis ĉion, escepte de fiŝkaptistaj instrumentoj. Ili havis nur unu sekskaŝilon. "Malfeliĉo neniam venas sola", vintre la patro malsaniĝis pro manko de varmaj vestaĵoj. Kiam li sentis, ke li baldaŭ mortos, kun sufokita voĉo li diris al sia filo:

- Ni havas nur unu sekskaŝilon, uzu ĝin kaj entombiĝu min nude.

Estinte pia filo, li ne obeis al sia patro, kaj diris al si mem:

- Mi klopodos kapti multe da fiŝo por aĉeti sekskaŝilon.

Li atendis nokton por entombigi sian patron en sablo-dunon, poste li iris kapti fiŝon nude. Kiam ektagiĝis, kun sia korpo mergiĝita en akvo, li alproksimiĝis komercajn ĵonkojn por interŝanĝi kontraŭ provivaĵoj. Poste li serĉis dezertan lokon, eliris el la rivero kaj ŝtelmove iris en sian novan folio-loĝejaĉon. Du jaroj pasis, sed li ne gajnis sufiĉe da mono por havigi al si sekskaŝilon.

Unutage okazis granda tumulto anoncinta la alvenon de la princino Tien Dung. Sonoj de flutoj kaj tamburoj aŭdiĝis kaj bela ŝipo ekaperis. Homoj amasiĝis sur la riverbordoj por bonvenigi la princinon. Cu Dong Tu devis fosi kavon en sablon malantaŭ arbetaĵo por kaŝi sin. Hazarde ŝia ŝipo ankriĝis apud lia kaŝejo. La bela pejzaĵo plaĉis al la princino, pro tio ŝi deziris baniĝi subĉiele. Ŝiaj servistinoj instalis improvizitan banejon per silkaj kurtenoj ĝuste ĉe la kaŝejo de Cu Dong Tu. Lia kaŝejo estis subakvigita kaj por eviti asfiksion, li devige eliris el ĝi. Lia apero surprizis kaj hontigis la princinon, kiu retropaŝis kaj volis krii, sed ŝi detenis sin ĝustatempe vidante la senkulpan kaj paceman sintenon de la junulo. Ŝi kviete demandis al li:

- Kiu vi estas? Kial vi kaŝis vin ĉi tie?

Cu Dong Tu sciigis al la princinon sian malfeliĉon, kiu plorigis ŝin pro kompato. Ŝi ne povis imagi, ke tiela mizero ekzistis en la lando regata de sia patro. Kortuŝita de lia fila pieco, ŝi pensis: "Tiu ĉi junulo ne similas al aliaj. Dio min benas per tiela renkontiĝo", kaj donis al li la ĉerpilon dirante:

- Lavu vin!

Akompanate de la bonaspekta junulo, la princino eliris el la kurtenoj antaŭ siaj surprizigetaj servistinoj. Ŝi ordonis al ili vestigi lin, rakontis al ili la strangan okazaĵon kaj deklaris:

- Jen mia edzo!

Cu Dong Tu timide faris negativan geston, sed Tien Dung trankviligis lin:

- Ni estas antaŭdestinitaj unu al la alia. Tio estas la volo de la ĉiela reĝo!

La geedza ceremonio estis tuj celebrata sur la ŝipo kun la ĉeesto de lokaj eminentuloj.

La novaĵo pri la edziĝo de la princino kolerigis la reĝon, kiu eksplodis:

- Kial mia filino ne petis mian permeson? Ke ŝi foriru! Se ŝi aŭdaĉas veni al la korto, mi ordonos, ke ŝia kapo estu tranĉata.

Kiam ŝia postnaskita fratino venis anonci al Tien Dung la decidon de la reĝo, la lasta maltrankviliĝis, ĉar ŝi bone sciis, ke la reĝo estis aŭtoritata. Post longa pridiskuto kun sia edzo, ŝi amasigis ĉiujn siajn geservistojn kaj deklaris:

- Mia reĝo-patro intencis min puni. Mia edzo kaj mi restos do ĉi tie. Sed vi ĉiuj povas reveni al la reĝa korto.

La novaj geedzoj kune kondukis tute alian vivon. Ili faris interŝanĝon de varoj kun fremdlandaj ŝipoj, kaj la negoco prosperis. La loko, kie ili loĝis, fariĝis bazaron frekventitan de multaj komercistoj.

Dum Cu Dong Tu akompanis negociston en la vojaĝo eksterlanden pro granda afero, li ekvidis grandan insulon meze de la ondoj. Li albordigis sian ŝipon por proviziĝi per akvo. La bela pejzaĵo instigis lin fari rondviziton. Alvenante al la supro de montano, li ekvidis pagodon, kie estis meditanta bonzo. La lasta diris al li:

- Mi atendas vin de antaŭ longe!

Cu Dong Tu kliniĝis antaŭ li kaj petis fariĝi lia disĉiplo. Kiam lia kunvojaĝinto venis al li, li konfidis al la lasta tutan sian oron dirante:

- Gardu ĝin por viaj aferoj. Mi adheras al la doktrino de mia majstro, kaj mi restas ĉi tie por ricevi lian instruadon.

Li lernadis rapidege. La majstro eklernigis al li la sekreton de la magio. Kiam la ŝipo revenis serĉi lin, lia majstro donis al li bastonon kaj konikan ĉapelon, kaj diris al li:

- Nun vi povas reveni hejmen. Miaj donacoj havas surnaturan povon kaj alportos al vi feliĉan vivon.

Lia konata negocisto sciigis al li, ke lia oro gajnigis grandajn profitojn, kaj dismetis antaŭ liaj okuloj multajn orbrikojn, sed tio tute ne kaptis lian atenton. Alvenante al sia hejmo, li informis sian edzinon pri la doktrino, kiun la bonzo lernigis al li. La geedzoj disdonis ĉiujn havaĵojn al malriĉuloj kaj foriris antaŭ la surprizego de ĉiuj homoj.

Ili vagadis por serĉi novan majstron. Pro laceco ili haltis survoje por tranokti. Nek kokeriko, nek bojado aŭdiĝis. Cu Dong Tu enŝovis sian bastonon en la grundon kaj metis sur ĝi sian konikan ĉapelon por havigi al ili ŝirmejon kontraŭ nokta roso. Tagnokte la grundo ektremis, kaj ilia kuŝejo subite transformiĝis en jadan liton kun velura kovrilo kaj iliaj vestaĵoj estis punktitaj de arĝentaj brilaĵetoj. La dezerta loko, kie ili dormis, transformiĝis en belan urbon havantajn luksajn palacojn kaj belajn konstruaĵojn. Sentineloj gardostaris en la ĉirkaŭaĵoj. Amaso da servistoj elegante vestitaj servemis la geedzojn. Tien Dung demandis al ili:

- Kie mi estas?

Ili respekte bonvenigis ilin kaj respondis unanime:

- Vi estas en via propra lando.

Unu el ili donis al ŝi kelkajn registrojn, dirante:

- Ĉiuj viaj posedaĵoj estis menciitaj ene.

Efektive, estis notitaj en la registroj ĉiuj posedaĵoj, nome palacojn, meblaron, valorajn ŝtonojn, armilojn, nutraĵojn kaj ankaŭ la liston de civilaj kaj militaj mandarenoj, subuloj, servistoj ktp... Cu Dong Tu diris al sia edzino:

- De nun, ni estas la majstroj de tiu ĉi lando.

La novaĵo pri la magia apero de la riĉega lando disvastiĝis kaj allogis la ĉirkaŭajn loĝantojn. Ili alvenis amase kunportante donacaĵojn por peti la protektadon de la novaj majstroj.

La reĝo Hung estis informita pri la strangega okazaĵo. Liaj spionoj raportis al li, ke la loko estis defendata de bone ekipita forta armeo, kaj ke la popolo venis multnombre submetiĝi al la aŭtoritato de la novaj majstroj...

Tiuj informoj kolerigis la suverenon, kiu de antaŭ longe ignoris sian filinon. Li ordonis al siaj mandarenoj pretiĝi por la batalon. La arbalestistoj trejniĝis diligente pafadon dum du semajnoj. Bronzaj tamburoj resonis tuttage. Antaŭ la foriro de la armeo, la reĝo donis la instrukcion:

- Tien Dung ne estas plu mia filino, sed estas mia malamikino. Klopodu alporti al mi ŝian kapon kaj tiun de ŝia edzo. Vi estos larĝe rekompensataj.

La militaj mandarenoj de la princino kunvenis por starigi batalo-planon kaj petis de la princino la ordonon. Sed la princino diris al ili:

- Tute ne eble, ĉar estus malplenumi mian devon al mia patro.

Vespere, la trupoj senditaj de la reĝo Hung alvenis al la kontraŭa riverbordo. Kalmo regis sur la rivero. Ŝajnis, ke la geedzoj ne maltrankviliĝis pri la situacio. Tiunokte, ili dormis profunde kiel kutime.

Meznokte, ili estis informataj de la apero de flosanta ponto kaj la trupoj de la reĝo estis preparantaj la atakon. La geedzoj ellitiĝis kaj turnis siajn okulojn al la ĉielo. Tuj uragano okazis kaj fariĝis pli kaj pli violenta, la grundo tremis, kirlovento balais la tersurfacon.

La sekvantan tagon, la tempesto ĉesis. Strangega spektaklo vidiĝis. La urbo malaperis kune kun citadelo, palacoj, gardistoj, servistoj ktp... Sur la loko troviĝis vasta marĉejo. Sur la fondaĵo de la luksa palaco troviĝis la platformo nomita "La Marĉejo de unu nokto". Poste unu templo estis starigita tie memore al la princino Tien Dung kaj Cu Dong Tu.

Verkita de Ngọc Lan
El Vjetnamio

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-princino-tien-dung