Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1034771 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Ora Testudo

Por defendi la landon Au Lac¹, la reĝo An Duong (257-208 a. K.) konstruigis la plej neatakeblan citadelon kun naŭ volviĝitaj ĉirkaŭremparoj, en la formo de heliko, plifortigitaj de gardo-turoj kaj profundaj fosaĵoj. Ĝi estis nomita Heliko-Urbo.

La muroj estis apenaŭ ekkonstruitaj, kiam ili renversiĝis kaj enterigis la konstruintojn. Tio okazis tri sekvantajn fojojn.

La kortego kaj la popolo perdiĝis en konjektoj rilate al tiu malsukceso. Ĉu la projekto malplaĉis al la Ĉielo? Ĉu la malsukceso estis kaŭzita de demonoj? Unuvorte, de kie devenis la malfeliĉo?

Post ol konsiliĝi kun la altrangaj mandarenoj de sia kortego, la reĝo skizis la jenan planon por venki malfacilojn:

- Malproksimiĝi de la reĝino kaj ne frekventi sian haremon dum tri sinsekvaj tagoj;

- Fasti, mediti kaj peti la favoron de Dio

- Oferaĵoj al genioj de siaj regatoj.

Vespere de la lasta tago, la reĝo vidis super la lotuso-lageto humanan formon kun longa barbo, kaj aŭdis humanan voĉon:

- La sendito de la Hela Rivero baldaŭ venos al vi. Petu de li la rimedon konstruigi vian urbon.

La reĝo ordonis tuj la interrompiĝon de la navigado sur tiu rivero. Frumatene de la sekvanta tago, li atendis la alvenon de la anoncita sendito. Ĝuste kiam liaj okuloj ekmalklariĝis pro atendado, li vidis alprokimiĝintan oran karapacon, kaj aperis ora testudo. Ĝi prezentiĝis kiel la genio Ora Testudo sendita de la Akvo-Imperiestro por helpi la reĝon.

La reĝo respekte kaj ĝoje bonvenigis la genion kaj kondukis lin al sia palaco. De la genio li petis instrukciojn por sukcese konstruigi Heliko-Urbo

- La kulpuloj estis miljaraĝa blanka koko, kaj alia blanka koko, kiu edziĝis kun la filino de la posedanto de la gastejo troviĝanta ĉe la piedo de monto. Ambaŭ kokoj estas demonoj; ili venigis ŝorĉaĵajn spiritojn, kiuj mortigis la vojaĝintojn tranoktintaj en tiu gastejo. Vi devas mortigi la blankan kokon por ekstermi la malbonajn spiritojn. Sed ili tuj transformiĝos en ses-piedan otuson tenantan en sia beko la peton por la detruo de via citadelo, adresata al la Ĉielo-Imperiestro. Kiam ĝi sidos sur santalo, mi mordos ĝin por ke ĝi ellasu la leteron; tiam vi levprenos ĝin. Poste vi sukcese konstruigos vian urbon.

Laŭ la instrukcio de la genio, la reĝo iris piede al la gastejo en vestmasko, kunportante la etigitan Testudo-genion, kiun li metis en la saketon alkroĉitan al sia zono. Al la peto de la vojaĝinto tranokti ĉe la gastejo, la estro rifuzis dirante:

- Mia gastejo estas frekventitaj de malbonaj spiritoj, kiuj jam mortigis multajn gastojn.

Estas do danĝere por vi.

Sed la vojaĝinto insiste restis. Antaŭ ol enlitiĝi, li alkroĉis la testudon al la pordolintelo. Postnoktmeze blovis ventego, kiu forte skuis la gastejon, ridado, kaj kolerkriado aŭdiĝis, la pordo estis ŝanceligita de piedbatoj. Multaj voĉoj hurlis:

- Malfermu tuj la pordon!

- Vi estas defiata malfermi la pordon, la Testudo-genio replikis.

Multaj voĉoj postulis same, sed vane. La malbonaj spiritoj devis foriri ĉe la tagiĝo. Kiam la gastejisto revenis kun helpintoj por enterigi la novan gaston, li miris vidante lin ankoraŭ vivantan kaj kliniĝis je liaj piedoj kaj faris adoron:

- Ho! respektata sanktulo. De vi mi petas la rimedon por savi miajn gastojn de la morto.

- Mortigu vian blankan kokon, oferu ĝin al la genioj, kaj la demonoj ne revenos plu.

Li apenaŭ tranĉis la kolon de la koko, kiam sia filino falis sur la grundon kaj tuj mortis. La reĝo kaj la Testudo-genio kune iris serĉi la otuson kaj alvenis al la santalo je la noktiĝo. La birdo estis staranta sur la plej alta branĉo. La genio transformiĝis en nigran muson, kiu grimpis sur la arbon kaj mordis la piedon de la otuso, kiu ellasis la leteron duone ronĝitan, kaj la reĝo tuj levprenis ĝin. De tiam malaperis ĉiujn malbonfarajn spiritojn, kaj la Heliko-Urbo estis sukcese konstruita.

Por helpi al la defendado de la lando Au Lac, antaŭ ol forlasi ĝin, la genio elŝiris ungon el sia piedo, donis ĝin al la reĝo kun la instrukcio:

- Farigu el mia ungo la ĉanblokilon de via arbalesto. Se agresontoj invadus vian landon, pafu sagojn per via arbalesto kaj vi certe venkos.

La reĝo esprimis elkorajn dankojn al la genio pro lia valorega favoro kaj akompanis lin al la Orienta Maro, en kiun li malaperis. La sekvantan tagon, la reĝo An Duong okazigis solenan danko-ceremonion dediĉitan al la protekto-genio. Al la plej lerta arbalestisto li ordonis fari arbaleston kun la ĉanblokilon el la ungo de la genio. Li nomis tiujn altvaloraĵon Magia Arbalesto kaj gardis ĝin kun grandaj respekto kaj zorgo. Ĝi estis pendita je la kapo de sia drako-lito por ke li povu kontempli ĝin kiam ajn. Danke al tiu magia armilo, la lando regita de la reĝo An Duong ĝuis longdaŭran pacon.

La rakonto ankoraŭ ne finiĝis. Bonvole legu la daŭrigotan rakonton pri tiu Magia Arbalesto.

Nguyen Thi Ngọc Lan
El Vjetnamio

Notoj

(1) Unu el la antaŭaj nomoj de nuna Vjetnamio.

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-ora-testudo