Kunlaboro
Temas que constroem um Mundo Melhor!
Desde 25/03/2007 Estatísticas1019561 visitas.

Esperanto

Vjetnamaj Fabeloj: La Karambol-Arbo

Bono naskas bonon
Kaj malbono naskas malbonon.

Malnovtempe mortis riĉulo havanta du filojn. La unue naskita estis ambicia kaj mon-avidega. Lia edzino estis malica kaj kverelema. La due naskita estis male neprofitema, cedema kaj sia edzino milda kaj bonkora.

La pliaĝa frato propigis al si ĉiujn havaĵojn de ilia patro pretekste, ke li devis zorgi pri la kulto de praavoj. Lia malpli aĝa frato heredis nenion krom malgranda arida parcelo, kie troviĝas pajlobudo kaj karambol-arbo. Lia edzino plendis:

La karambol-arbo ne povos vivteni nin. Kiel ni vivos sen rizejo?

Sed la edzo rezignaciis kaj diris al ŝi:

Ni ambaŭ laboros por gajni nian vivon.

Lia diro kuraĝigis sian edzinon, kiu reagis rezigne:

Kia miraklo, ke la karambol-arbo povis kreski sur tiel arida grundo! Mi vendos karambolojn por aĉeti rizon kaj aliajn necesaĵojn.

Ŝia edzo dungiĝis por gajni monon kaj ŝi mem flegis la arbon, iris malproksime preni akvon por akvumi ĝin. Tempo pasis. La apero de karamboloj ĝojigis ilin kaj ili pacience atendis ilian maturadon. Sed kiam venis la pluko-tempo, malfeliĉo trafis ilin. Giganta aglo venis manĝi la unuajn fruktojn. La unuan tagon ili respektis la manĝon de la birdo, ne forpelis ĝin. Ili plukis la maturajn karambolojn restantajn sur la arbo kaj falantajn sur la grundon. Kiam la aglo revenis, la edzino ekkriis:

Ho! Dio mia. La aglo elmanĝis ĉiujn karambolojn kaj ne restas plu por vendi.

Kiel do ni vivos?

Aŭdante ŝian plendon, la birdo diris kun homa voĉo:

Se mi manĝas unu frukton
Mi pagos per unu ora ingoto.
Faru ŝtofan sakon longan je tri spanoj
Kunportu ĝin por preni oron.

Forte surprizita la edzo ekkriis:

Estas certe genio-birdo! Ni plenumu ĝian instrukcion.

Kelkaj tagoj poste, ĝi revenis kaj post ol manĝi la lastajn fruktojn, ĝi surteriĝis kaj invitis la junulon sidiĝi sur sian dorson. Ĝi portis lin trans riverojn kaj montojn ĝis dezerta insuleto, kie ĝi surteriĝis kaj diris al li:

Prenu tion, kion vi deziras.

La vido de oraj ingotoj, diamantoj kaj gemoj blindumis lin. Li plenigis la kunportitan sakon per oro-ingotoj kaj estis retransportita de la aglo, kiu fulmtuje haltis ĉe la piedo de la karambol-arbo. Lia edzino bonvenigis lin kun ĝojego. La geedzoj esprimis sian dankemegon al la genio, kiu helpe ŝanĝis sian vivon.

La junaj geedzoj fariĝis la plej riĉaj homoj de sia regiono. Ili aĉetis multnombrajn rizejojn, bestojn, konstruigis grandiozan loĝejon kaj helpis malriĉulojn. Ili invitis sian fraton kaj lian edzinon al la inaŭguro de la novkonstruita domego.

La frato jam aŭdis pri la riĉeco de sia malpli aĝa frato, sed tute ne kredis la disvastigitan famon. La inviton li akceptis sub kondiĉo, ke belaj matoj kovru la vojon kondukantan de sia domo al tiu de sia frato. Lia deziro estis plenumita. La sekvantan tagon, li miris vidante flordesegnajn matojn antaŭ sia loĝejo. Dum la bankedo, li demandis al sia frato:

Kara frateto, de kie venis viaj riĉegaĵoj?

La lasta sincere rakontis al li la historion de la aglo-genio kaj la karambol-arbo.

La pliaĝa frato tuj diris senhonte, ke la arbo apartenis al li, kaj venis loĝi en la pajlo-budo. Li kaj sia edzino malpacience atendis la sezonon de maturaj karamboloj kaj la alvenon de la aglo, kiu certe alportos al ili riĉaĵojn.

Ĉio okazis kiel rakontis sia frato. Pro avidego la geedzoj kunportis kvar sakojn longajn je ses spanoj. Alvenante al la trezoro, ili haste plenigis ĉiujn kvar sakojn kaj ankaŭ ĉiujn siajn poŝojn per oro, diamantoj kaj gemoj. Krome ili ligis orajn ingotojn ĉirkaŭ siaj talioj. La penso, ke ili estas nun pli riĉaj ol sia frato ĝojigis ilin. Ili malfacile sidiĝis sur la dorson de la aglo, kiu pene transportis tiel pezan ŝarĝon. Superflugante la maron, ĝi sentis sin laca kaj petis al la geedzoj ĵeti oron por malpezigi la ŝarĝon. Sed ĝia peto ne estis plenumita de la avidemuloj. Ĝi skuis siajn flugilojn por ne kapfali en la maron. La geedzoj perdis ekvilibron kaj la pezaj sakoj eltiris ambaŭ el la dorso de la aglo en la maron, kiu englutis kaj la posedintojn kaj siajn riĉaĵojn.

Estas vjetnama proverbo, kiu diras:

Oni riskas ĉion perdi, volante ĉion gajni.

Resumis kaj Esperantigis Nguyen Thi Ngọc Lan

Vortareto
Fonto: PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1987.

http://kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/la-karambol-arbo